Soneto - podolia buĉo
en Podolio vivis homoj 
de kelkaj gentoj amikeme 
kiuj kunlaboris helpeme 
laŭ podoliaj idiomoj 

la vivo tre agrable pasis 
ĝis unu malkonata dato 
komencis murdi fraton frato 
ukrainanoj polojn ĉasis 

metodoj estis tre brutalaj 
rakonto povas esti puno 
sed oni diru malnormalaj 

ekzekutisto kaj viktimo 
kiu estas kiu? OUN-o 
UPoA - sinonime TIMO
Zuriko, la 2an de oktobro 1996