"iris kaj mortis" "nekredeble" "rapide" "ĉu li tion scias?" "nun en ĉielo emocias" "fore de nia tero feble" tiuj kaj similaj paroloj oni aŭdas sur domŝtuparo ĉar morto en l' tuta homaro devenas de vivantaj roloj "mi bedaŭras" "venos aliaj" "ĉu li antaŭe absolviĝis?" "kun kondiĉoj malidiliaj" "ĉu vere ke li vivis sole?" "li edziĝis poste disiĝis" "ho tio aspektas petole"