apud muro gazeta stoko se mi ilin ĉiujn tralegus tial mi jam ĉion sciegus unu tago estus epoko morgaŭ sur placo ĉe l' kolono ekestos makulaturstako kiel malbezona restpako plena de diversspeca kono en radio bruas sireno kaj malantaŭfenestra ŝtormo per krako provokas al ĝeno socioj volas ŝanĝi morojn tiu huragana informo koncernas politikkolorojn