Soneto pri kvietkonfuzo
silento venas tuj post tramo 
de kiu bruado atestas 
pri ekzisto eĉ se molestas 
nin ne venas eĉ eta dramo 

silento estas paradiza 
eco kaj ekzistas abstrakte 
ni prenas ĝin iom barakte 
kun ŝanĝo de sekreto skiza 

diferenco antaŭ kaj poste 
oni scias pri kio temas 
se mezo plenumiĝas toste 

iu krias "helpon!" sengrunde 
ankaŭ ridas alterne ĝemas 
li alkoholiĝis abunde 
Zuriko, la 30an de oktobro 1996