Soneto pri toleromanko
eklezia indiferento 
tute ne estas ateismo 
nek simila agnostikismo 
ne diras pri manko de sento 

ateismo estas konfeso 
kun kontraŭanta sovaĝeco 
kaj maltolerema ardeco 
gvidanta homaron al streso 

la slogano "forprenu krucojn!" 
celas al "pendigu!" simila 
kaj devigas por uzi ŝprucojn 

mi povus esti herezulo 
sed ŝajnas pli bone utila 
esti katolika ruzulo 
Zuriko, la 5an de oktobro 1996