Soneto - benediktanaĵo
tagmanĝo - benediktanaĵo 
mi mem kuiris ĉar Barbara 
estis en lito mia kara 
pro iu malĝusta manĝaĵo 

terpomo cepo ŝampinjonoj 
tranĉitaj plastre kaj viando 
kubeta rostita kun brando 
separe kun spiĉaĵaldonoj 

poste miksi ĉion en poto 
tomatojn pepron salon vinon 
kun peklita legommarkoto 

atentu - vinagro kun kremo 
acedetigas kazeinon 
tio estas kuirdilemo

Zuriko, la 10an de novembro 1996