Soneto tamen karnavala
ripetis mi teston post jaroj 
verkisto verŝajne konata 
maljuna kaj ankaŭ amata 
mankis libroj jen kontraŭstaroj 

ĉe nia strato karnavalo 
vestitaj strange muzikantoj 
unufojaj komediantoj 
ĝojas pro tiu festivalo 

mi revenas al la komenco 
nieniu tiun majstron konis 
ĉar li estis en dekadenco 

alivorte en tiu senco 
la majstro nur sin mem proponis 
sed trabatis lin konkurenco 
Zuriko, la 11an de novembro 1996