Soneto pri malsuperado
mi komencis tion ĉantaĝe 
"faru... se ne..." mi devis fari 
mi eĉ ne provis kontraŭstari 
nun mi rememoras omaĝe 

ricevitaj materialoj 
estis bazoj por novaj scioj 
pri doktoraj disertacioj 
malpermesitaj estis faloj 

mi skribis laŭ mendita temo 
por kiu? - tion mi ne sciis 
per mono neiĝis dilemo 

tiu konfeso estas vera 
ĉar mi aliajn promociis 
kun kvalifiko malsupera
Zuriko, la 18an de novembro 1996