Soneto apud teorio
mi tralegis interparolon 
kun Claude pri instruaj metodoj 
venas tempo por akomodoj 
ni legu pluan artikolon 

praktiko okazas mizera 
eĉ se teorio furoras 
kaj merito samtempe floras 
etoso fariĝas kolera 

sed temas ĝuste pri "sed" kroma 
ĉiu scias pri tio bone 
ke lingvo estas idioma 

amaso estas maleduka 
certe ne aspektas impone 
realeco fariĝas truka
Zuriko, la 20an de novembro 1996