Soneto pri vigla Edvardo
Edvardo estas reĝa nomo 
sed ankaŭ Edjo povas esti 
li scipovas ĉion kontesti 
kiam li foriras de domo 

li kun edzino mastrumadis 
en ilia agrarbieno 
sed je tio estis nur ĝeno 
pro tio li staton degradis 

lia edzino forveturis 
gajni monon en Germanio 
kaj tiel vivtenon saturis 

nun en la tuta familio 
ekestis profita manio 
sur kampoj kreskas herbmilio 
Zuriko, la 24an de novembro 1996