Soneto kun pastra protesto
oni diris ke estas fama 
tiu pastro - mi tien iris 
kaj ni eĉ pri ĉio satiris 
ĉar li okazis kontraŭklama 

li diris kaj mi surbendigis 
poste mi skribis kaj li legis 
kelkajn siajn esprimojn negis 
korektado lin trankviligis 

tamen dum libropremiero 
li emis kontraŭ mi intrigi 
ne laŭ afabla maniero 

verŝajne iu episkopo 
povis lin al plendo instigi 
sed mia bendo estis lopo 
Zuriko, la 25an de novembro 1996