Soneto je impostpagado
ludi rolon de malriĉulo 
estas arto ne por ripeti 
simile kiel scenon treti 
en saĝa rolo de stultulo 

en ambaŭ kazoj mi sukcesis 
ĉar klarigi sian posedon 
signifis eĉ havi obsedon 
pro tio mi monon karesis 

dudek kvin milojn mi ricevis 
kaj kiel salajro nur milon 
tial mi komerce ne krevis 

mi skribis ĉe legala limo 
tio elvokis maltrankvilon 
imposton mi pagis kun timo 
Zuriko, la 28an de novembro 1996