Soneto stratliteratura
literaturo estas moda 
inter kruduloj kaj diboĉoj 
imponanta per raŭkaj voĉoj 
ekspresia ankaŭ maroda 

ofte okazas plagiatoj 
unu alian ŝtelas temon 
aŭ kapitalisman dilemon 
ekestas poste surogatoj 

oni ne povas erariĝi 
ĉar evento ne estas lefta 
aŭ por laboristoj proleta 

ili ĉiuj volas dekstriĝi 
tiu danĝero estas grefta 
kaj antaŭ ĉio malkvieta 
Zuriko, la 6an de novembro 1996