Soneto sub pajlotegmento
flamantaj torĉoj kaj ridetoj 
tintantaj monkestoj kaj maskaj 
senskrupulecoj eĉ denaskaj 
ĉu estas temoj por sonetoj ?

montri kelkajn senlaborulojn 
filon kun patro kaj kolegoj 
en tute nudaj orgiegoj 
reĝisoro laŭdas spritulojn 

tiu montrita mizereco 
estas vere ĉiutageco 
je nuntempa kapitalismo 

de ŝercemo al fatalismo 
kaj gravas por tiu momento 
espero sub pajlotegmento 
Zuriko, la 1an de decembro 1996