Soneto kun malkvietecoj
ripetitaj kazoj enuas 
eĉ se ili estas favoraj 
nur novaĵoj estas bonkoraj 
antaŭtempestsilento bruas 

nia stato antaŭ vojaĝo 
estas ĉiam malkvieteca
pro evento diafaneca 
incita depende de aĝo 

aliaj incitaĵoj venas 
kiam la amata persono 
ion danĝeran entreprenas  

de ĉiuj krizaj emocioj 
estas eliro - nia kono 
perdiĝas inter pankracioj 
Zuriko, la 14an de decembro 1996