Soneto pri bilda forĝisto
malmulte da detaloj gvidas 
imagon al plena abstrakto 
ĉe kiu perdiĝas kontakto 
kaj tiu pleno dirlididas 

la vintro en la kvardek sepa 
estis severa kaj mi pentris 
forĝiston - li varmon koncentris 
dum frosta laboro recepa 

la bildon sendis instruisto 
al Hindujo - per tiu kaŭzo 
mi preskaŭ fariĝis pentristo 

malfacile esti artisto 
kaj poste venis longa paŭzo 
fine mi fariĝis verkisto 
Zuriko, la 18an de decembro 1996