"mi ja ne estas patrioto patriotismo estas krimo" diris Peter Bichsel - l' esprimo estas sincera - ne komploto mi citas konatan verkiston sed ne por mia senkulpiĝo li estas homo kun prestiĝo kaj imponas aventuriston ĉiuj scias - mi estas polo estas parto de personeco kaj eĉ fako kontraŭ memvolo mi diras eĉ por indiĝenoj ke mia pola mentaleco venas certe de miaj genoj