taŭgas l' unua vintra tago por memoroj pri navigado ĉiam kun sorta kontraŭado do mi blasfemas sen imago min tentis l' mondo senmezura kun la sekretoj por malkovri ilin sed antaŭe manovri etoso estis aventura preskaŭ ĉiam mi malfruiĝis ĉar vento ne sufiĉe forta tre ofte entute perdiĝis ankaŭ verda pano pro ŝimo okazis bonguste komforta dum vojo de limo al limo