Soneto kun ekstremaj povoj
je la meznokto mi preparis 
fruktan deserton post manĝego 
en Romo paŝtistmessanktego 
meze la pola papo staris 

ĉe fenestro estis trankvile 
dum ni aŭdis kristnaskajn kantojn 
ekvidis mi Dion kaj hantojn 
verŝajne tute malutile 

mi pripensis dialektike 
"diablo estas kontraŭulo 
ne de Dio sed de anĝelo" 

kaj tiam heliĝis ĉielo 
vokis Paŭlo kristansaĝulo 
ke Dio ne agas efike
Zuriko, la 24an de decembro 1996