mi aliris inter spiritoj sub ĉielo ĉe eta lago glaciigita laŭ imago apud neĝitaj stalagmitoj sunaj refleksoj sur glacio kun ombro de abstrakta masto kaj krakanta krevo en hasto estas natura sensacio bedaŭre mi devis forlasi tiun sorĉistan vidindaĵon kaj reiri en ebenaĵon kun gusto ĉe acida vino ekestis aventura fino ĉar mi ankaŭ ŝatas frikasi