Soneto kun justa heredo
Luko - mia avo de glavo 
mortis forlasante du knabojn 
familianoj faris rabojn 
infanojn sendis al stalnavo 

junuloj kreskis kun servistoj 
sed vana estis aĉa bredo 
ĉar ili petis pri heredo 
kaj ricevis ĝin de juĝistoj 

ili jam havis posedaĵon 
sed venis la dua milito 
kaj lasis plenan detruaĵon 

tiamaniere neniam 
ekestis ĉe ili profito 
bieno pereis por ĉiam 
Zuriko, la 5an de decembro 1996