Soneto pri moralfoiro
regantoj tre ofte troigas 
same tiuj kiuj longregis 
kiel tiuj kiuj strategis 
ekstere kaj nun povintrigas 

troardeco estas eraro 
kiu algvidas al skandalaj 
paŝoj anstataŭ al normalaj 
justo movas per febla faro 

oni elektis laboriston 
por li gvidu l' tutan socion 
danĝerigante la ekziston 

li sentis sin landposedanto 
elvokante opozicion 
moralon vendis foiranto 
Zuriko, la 7an de decembro 1996