Soneto pri perdita muŝo
hieraŭ frosto kaj hodiaŭ 
alflugis muŝo tra fenestro  
moviĝis kiel hejma estro 
kaj ne volis zumi "adiaŭ"

mi ne emas mortigi muŝon 
sed ion mi devas aranĝi  
oni povas besteton manĝi 
sed araneo fermis buŝon 

ekstero baldaŭ malvarmiĝos 
loĝejo taŭgas por travivo 
kaj pro tio muŝo gastiĝos 

mallonga historio muŝa 
finiĝis sur tegmentdeklivo 
estis vera sed iom fuŝa
Zuriko, la 1an de februaro 1996