Soneto pri Li eĉ naiva
Li ne estas tiel naiva 
kiel pri Li aliaj vokas 
petante Lin pri vivo mokas 
ĝis tremiĝas arbo oliva 

iu diras "Li ne ekzistas" 
tiu ne kontraŭ Li aktivas 
nur belegajn kutimojn trivas 
kaj al ekzistleĝoj rezistas 

kredo estas libera volo 
kaj ĝuste tiuj kiuj kredas 
staras vice al aŭreolo 

neniu devas al Li preĝi 
ĉiu propran emon posedas 
sed Li neniam ĉesos reĝi
Zuriko, la 10an de februaro 1996