Soneto kun Arthur Baur en fono
li skribis "Svisan fenomenon"
alia por strangaj demandoj
respondis sen iuj komandoj
aŭguro provokis solenon

kondute ne laŭ maniero
konscie aŭ male mi bandis
sed tamen tro multe demandis
foriru al iu kolero

demandoj vin ne erarigos
banale sed kun fort-prefero
ĉar vi tuj problemojn forigos

mi volas legi inter frazoj
por pens' ne sufiĉas sufero
kaj tial la demandaj kazoj
Zuriko, la 19an de februaro 1996