Soneto pri kaŝa ekzisto
"mi ne povas ĉar mi rapidas" 
mi skribos frazon esperante 
kaj ĉiuj aŭdos demandante 
estas lingvo kiun mi fidas 

al sinjoroj "ne - mi ne volas!"
kun sinjorinoj sonas mole 
"mi parolos por vi petole 
sed intervjuon mi ne donas" 

mi ekzistas nun en Zuriko 
tute private sen reklamo 
kaj sen la publika indiko 

sur stratoj mi volas kaŝiĝi 
en amaso - sidi en tramo 
silente - ne populariĝi
Zuriko, la 21an de februaro 1996