Soneto pri trajna vojaĝo
trajno de Berlin' al Zuriko 
portis min tra konataj lokoj 
mi estis kontenta sen mokoj 
pri ĉiam blasfema tekniko 

veturo sen aŭtomobilo 
estas agrabla kaj trankvila 
fervojo ŝajnas pli utila 
ol tre laciga veturilo 

mi memoras la fasciniĝon 
pri la vizito ĉe Limato 
ankaŭ poeman humiliĝon 

mi tuj decidis pri futuro 
sen iu ajn prioritato 
pleniĝis iama aŭguro
Zuriko, la 25an de februaro 1996