Soneto kun la eldonisto
ni ne interfiksis la daton 
sed la eldonisto atendis 
kaj eĉ agresive ofendis 
pro tio ke mi ŝanĝis staton 

jam pli ol dekfoje mi pagas 
eĉ se li min kore invitas 
li de mi inverse profitas 
mi nur vane librojn imagas 

por li estas la sensacio 
ke Roman Polański lamentas 
pro usona demokratio 

li preparas kontraŭatakon 
sed dume li problemon sentas 
ke kontraŭulo ludas ŝakon
Zuriko, la 29an de februaro 1996