Soneto pri Berlin memora
kion faras tiuj verkistoj 
kiujn mi zorgeme protektis 
ĉu ili poste multe verkis 
aŭ restis duonvizaĝistoj? 

ĝis hodiaŭ mi devas honti 
"jes estimata senatano 
jen la literaturvulkano" 
oni povis tion konfronti 

por mi restas nur la ekskuzo 
ke ili ja estis mizeraj 
malsato ne estas akuzo 

eble ilin vizitis muzo 
kaj ili fariĝis sinceraj 
veturante al Sirakuzo
Zuriko, la 3an de februaro 1996