mi prenas mole grekan vazon kaj mi sentas tempoforpason amaso mortigas amason montrante frenezan ekstazon fetiĉoj delogas diinojn kondamnas akre malamikojn aranĝas erotikpiknikojn bongustas frandaĵojn kaj vinojn mi por si mem faras riproĉojn kial mi estas tiel deca ĉar mi blasfemigas diboĉojn neniu diris al mi veron ke tiam tempo estis speca por elvoki en mi koleron