mi vidis l' filmon en kinejo finfine mi ĝin surbendigis tiu verko min enravigis raraĵo en mia loĝejo mi ne havas tempon por kino televidon mi ne rigardas kaj spite mi nun ne kovardas mi amas kun daŭra inklino Ernst Lubitsch - fama reĝisoro kreis filmon tre humoreskan kun ŝerco kaj vigla fervoro "ŝati aŭ ne ŝati" pripensu ĉi tiun demandon groteskan kaj viajn konkludojn kondensu