Soneto kun ordenpropono
"plenigu vi tiun enketon 
ni ĝin sendos al ĝusta povo 
kaj laŭ ordengrado kaj movo 
vi tenos oficirkruceton" 

"kion mi skribos kamarado 
en la rubriko argumento?" 
"skribu ke ĝis nuna momento 
vin formigis nur aktivado" 

"laboro? - mi estas verkisto" 
"homspirita inĝeniero 
antaŭe kiel laboristo" 

"kaj eksterordinaraj agoj?" 
"vi agis en la ĝusta sfero 
laŭ proletara maniero!"
Zuriko, la 13an de marto 1996