hodiaŭ tago de Patriko mi devas skui miajn poŝojn por trovi por Guinness-o groŝojn kaj tion skribi al kroniko en Irlando pluvas biere ne akve kiel en Zuriko do mi foriras kun amiko por trinki bieron fiere mi ŝatas bierajn bufedojn sed kiam mi blovigas ŝaŭmon tiam iu ŝaltas stapedojn miaj oreloj ne eltenas iun televidilan baŭmon ĉar mi al homoj apartenas