spontanece naskiĝas vortoj se mi skribas "mi" ĉiĉerone tiam ne estas mi persone sed la respondecaj raportoj mi prenas plenan respondecon pro ne ĉiam propra enhavo sur mia kolo falas glavo eĉ se mi primokas prudecon tio estas arto agada kiu restas ĉiam sekreta kaj ne scienco maskerada mi defendas min interprete artismo ne estas asketa kaj mi montras vivon pamflete