Soneto pri bildkolektado
iam mi estis kolektisto 
mi kolektis nuntempajn bildojn 
pentraĵojn grafikaĵojn ŝildojn 
oni diris "kapitalisto" 

la vero estis reciproka 
ĉar mi luis monon por tio 
ke estu plena galerio 
afero ofte estis moka 

restis nur ŝuldoj kaj memoroj  
kaj ankaŭ artistaj ideoj 
pri ne plu danĝeremaj moroj  

nun mi jam nenion kolektas 
restis nur poeziaj kreoj 
je kiuj mi ĝoje delektas
Zuriko, la 19an de marto 1996