Soneto pri eldonkvereloj
telefonoj por multaj miloj 
kaĵ ĉio vana - eldonisto 
ne volas fari laŭ verkisto 
sed laŭ siaj propraj utiloj 

ne temas nur pri ĝusta pago 
sed pri metodo humiliga 
ne laŭ vorto komisiiga 
kaj nociva ne por imago 

unue oni diras "bone 
ni faros laŭ via projekto" 
kaj poste estas malimpone 

mi ŝatas neniun konflikton 
sed eraregoj en efekto 
provokas grandegan aflikton
Zuriko, la 29an de marto 1996