Kazimierz Ratoń - la poeto iam loĝis en mia domo en Varsovio ne en Romo li vivis malriĉe sub neto de horo al horo ekzistis en korto estis Stabat Mater ĉe l' strato Emilia Plater kaj li kortan vivon asistis antaŭe li havis amikojn poste ĉiujn perdis drinkulo skribante turpismajn lirikojn ĉar lin malbono persekutis post morto venis la spekulo ke li sian vivon amputis