Soneto kun libroherooj
Barbara foriris por klaĉi 
alemane kun samlandanoj 
kaj mi klaĉos kun fremdlandanoj 
en knajpo - oni povas maĉi 

homo - estaĵo kolektiva 
pastro Twardowski tiel diris 
kaj pri individuo miris 
en grupo li estis aktiva 

Andrzej Szczypiorski ripetadis 
ke Svisio estas malbela 
eĉ se li tien alvenadis 

mi opinias reciproke 
mia vidpunkto estas vela 
tamen aspektas iom moke
Zuriko, la 7an de marto 1996