Soneto kun poloj jarcentaj
oni serĉis l' plej gravajn polojn 
en nuna dudeka jarcento 
venkis papo laŭ pola sento 
Skłodowska ludis duan rolon 

Piłsudski poste Jaruzelski 
tuj poste Zamenhof - mirinde 
ke ne l' unua - bedaŭrinde 
noblistoj kaj frato Chmielowski 

estas lokoj por Iwaszkiewicz 
Żeromski Przyboś kaj aliaj 
literatoroj Prus Kuncewicz 

post la listo de sciencistoj 
venis artistoj idiliaj 
kaj Szewińska inter sportistoj
Zuriko, la 14an de aprilo 1996