Soneto ĉirkaŭ Koperniko
objektive pri Koperniko 
oni ne diras pri poleco 
kaj ankaŭ ne pri germaneco 
ĉar estis paŭzo en kroniko 

kial Kopernik kaj ne Diller 
aneto estas "koper" pole 
kaj "Dill" germane - eĉ petole 
aspektas kverelanto Miller 

Koperniko estis dungito 
de pola reĝo Sigismundo 
eĉ dum kruckavalirmilito 

haltis Sunon movigis Teron 
sen laŭroj kun de papo vundo 
pro tio ke priskribis veron
Zuriko, la 15an de aprilo 1996