"por amik' de Sinjoro Dio" tiu dediĉo havas bazon por pekeco okupu frazon ke survoje staras bestio kiel argumenti belecon ĉu per ŝanĝo de materio? pro raviĝo en galerio ni vokas "Ho Dio!" - aprecon espero bezonas subtenon unue manĝo ĉu moralo? Breĥt-respondo gajnas ordenon " Dio tiel volis" - pravigo kiu strebas al idealo estas mia ĉefa instigo