en miloj da rimaj poemoj mi montris temptopografion eŭforion aŭ atrofion kun diverse kontrastaj temoj tiun kvanton sorto grandigas sed iam mi atingos limon galimatian malestimon nun kazo formojn enlistigas eĉ kiam mankos materio poezio restos abstrakte kiel koketeco de Dio la VORTO estinta komence lumigos nocion refrakte por miaj pensoj kondolence