Paolo Conte fluas diske iom pigre iom malvole sed kovras bruadon petole ĉar iu agas baziliske Barbara foriris al montoj mi restis hejme pro pigreco malvere ĉar diligenteco devigas min al rimrakontoj animon prenis nostalgio pro arbo kiu iam kreskis kaj nun kuŝas sen energio suno nebulon disbatigas najbaro jam tro adoleskis ĉar alkoholo lin sekigas