Soneto por Tago de Shakespeare
oni diras ke ne ekzistis 
ke estis nur de grupo kreo 
per tiu komuna ideo 
ĝis hodiaŭ oni persistis 

la dudek trian de aprilo 
oni festas Ŝekspiran Tagon 
iu havis tiun imagon 
por nasko kaj morto en stilo 

poste en diversaj traktatoj 
de ege saĝaj sciencistoj 
aperis jam aliaj datoj 

kaj ni simplaj panomanĝantoj 
pro tiuj ŝanĝantagonistoj 
perdiĝas en opinikvantoj
Zuriko, la 23an de aprilo 1996