Soneto kun krio NI ŜIPAS
impresario la proponon 
sendas - petas pri opinio 
abocobezonironio 
kondiĉigas artan admonon 

al ŝipo kaŝe algluiĝis 
koto kaj kriegas "ni ŝipas" 
same aŭtoroj - tiuj skipas 
kiuj ankoraŭ ne plumiĝis 

forstreki malkompreneblaĵojn 
disvolvi fablon laŭ memvolo 
farante simplajn utilaĵojn 

tempo loko kiu kun kiu 
gravas ekesto de petolo 
"ni ŝipas" - koto ne plu kriu
Zuriko, la 3an de aprilo 1996