Soneto kun kaŭzo por plendo
prudento tamen malfruiĝas 
ĉar popolo sen nacieco 
sen sangligiloj sen genteco 
bedaŭre nun malproksimiĝas 

por individuo adapto 
al la aŭtonoma ŝajneco 
ne estas universaleco 
sed plej taŭga facile kapto 

tempo fluas kaj nia vivo 
nuntempa kaj en eterneco 
ĉarmigas nin eĉ sur deklivo 

scii ke iu nin atendas 
estas individualeco 
pri kiu socio eĉ plendas 
Zuriko, la 12an de majo 1996