Soneto kun signo je krudo
"Solidareco" de komenco 
malvenkinta generacio 
batita de demokratio 
per bonfarto kaj dekadenco 

por ĉio devas esti kaŭzo 
komencis simple de la signo 
pro tio per perdita digno 
ekestis en moralo paŭzo 

poste oni klare prijuĝis 
ke li ne saltis tra barilo 
sed de gravaj problemoj fuĝis 

ekestis grandaj diferencoj 
pri alirejo kun trogilo 
aliris tiuj kun licencoj 
Zuriko, la 16an de majo 1996