Soneto pri germanpensado
en la germanlingva kulturo 
mi dronis - mi estas kontenta 
ĝi estas por mi reglamenta 
ĉar mi sidas meze sur muro 

devenas ĉio de kontakto 
dum ĉiutageco enua 
tiu lingvo estas kongrua 
por vivo - tio estas fakto 

mi estis ankaŭ emigranto 
en mia patrujo Pollando   
kaj ofte ankaŭ aroganto 

nun mia stato estas vera 
sen iu kroma propagando 
rilato kun poloj sincera
Zuriko, la 22an de majo 1996