trajno nin portis al Soluro kie antaŭ hotelo "kruca" daŭras laŭ sento iom puca festival' de literaturo aŭtoroj legas siajn tekstojn en bela ampleksa salono kun aprobo aŭ kun opono faras por drinkado pretekstojn suno instalas etosfornojn poetoj diskutas en ombro anstataŭ laŭroj havas dornojn apude klaŭno ne distriĝas sed estas trista pro la nombro de verkistoj kiuj klaŭniĝas