skribis por si mem memoraĵojn per sia propra lingvo ĉifre verŝajne ankaŭ ludis fifre kaj faris plastikajn artaĵojn kiam oni ĉion deĉifris enhavo malkovris mokaĵojn kaj altrangulajn ridindaĵojn l' deksepan jarcenton trafiltris li kovrigis sin mem per laŭroj ankaŭ de li elimagitaj kun malsimulitaj bedaŭroj sekreto instigis delekte aktualiĝis malkovritaj tekstoj more kaj intelekte